Pledo al reformoj de UN estas plimulta postulo en la Ĝenerala Asembleo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-23 11:27:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Unuiĝintaj Nacioj, sep 23 (RHK) La parolintoj en la 75-a laborsesio de la Ĝenerala Asembleo esprimis sin favore al iniciatoj kontraŭ la Covid-19, por multflankismo kaj reformo de la institucio internacia por adapti ĝin al la novaj kondiĉoj.

La prezidento de Irano, Hasan Rouhani, rifuzis la punojn de Usono kontraŭ sia lando meze de la pandemio kaj taksis kruelaj tiujn regulaĵojn de la administracio de Donald Trump.

Li esprimis ke la mondo alfrontas malfacilajn tempojn pro la sanitara krizo tutmonda provokita de la nova kronviruso. 
La Covid-19 estas nun “komuna doloro” por la homaro, kaj tiu ĉi defio memorigas nin, denove, ke maleblas solvi la globajn problemojn sen internacia kunlaboro, aldonis la irana ŝtatestro.

Krome, li bedaŭris ke la irana popolo, anstataŭ ĝui aliĝon kaj kunlaboron tutgloban, “ frontas la plej fortajn punojn de la historio, kiuj perfortas malferme la Ĉarton de UN, la internaciajn interkonsentojn kaj la Rezolucion 2231 de la Sekureca Konsilantaro.

La irana ŝtatestro elstarigis, krome, la kernan rolon plenumitan de la Islama Respubliko en la pacaj procezoj mondaj.
Per video, vojo elektita de la ĉefa organo de UN pro la kronviruso Sars-Cov-2, la ŝtatestro franca, Emmanuel Macron, alvokis favore al kolektivaj solvoj kaj  esprimis fidon je la komuna respondo de la homaro kaj en la scienco. 

 “Sed dum la solvo estu eltrovita, li aldonis, ni devas eklerni vivi kun la viruso kaj ties brutala realo. Krome, en sia parolado, la ŝtatestro omaĝis la profesiulojn de sano. 

Aliflanke, la franca prezidento atentigis pri malamikoj, kiuj komplikas la batalon kontraŭ la Covid-19, interalie, la malespero kaj misinformado.

Cetere, Sudafriko pledis por krei mondan ordon baze en la solidareco, egaleco kaj tutmonda kunlaboro, kontraŭstare al la serĉado de mallarĝaj interesoj kaj unuflankismo.

La sudafrika prezidento, Cyril Ramaphosa, memorigis kiel oni batalas nun kontraŭ mortiga pandemio, rasismo, perforto, milito, kaj ĉefe, malegaleco.

Tiu vero metas la komunumon mondan fronte al elekto-demando, ĉu toleremo aŭ antaŭjuĝo, ekonomika justico aŭ la kreskanta malegaleco, esprimis la ankaŭ prezidanto de la Afrika Unio (UA).

En sia parolado, la sudafrika ŝtatestro ankaŭ pledis por renovigi la nunan konsiston de la Sekureca Konsilantaro, kiu ne spegulas la mondon en kiu ni vivas.

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up