Díaz-Canel interparolis kun la Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-19 08:06:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto:@presidencia

Havano, sep 19 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, plilongigis sian duflankan tagordon en UN ĉi-lunde per interŝanĝo kun la prezidanto de la 78-a Ĝenerala Asembleo, Dennis Francis, kaj la vicprezidanto de Ugando, Jessica Alupo.

Ambaŭ renkontiĝoj koincidis kun la partopreno de la prezidento en la altnivela semajno de la internacia organizo, kiu komenciĝis ĉi-lunde kun la Pintkunveno de Daŭripovaj Celoj (CDE).

Parolante en tiu forumo, la kuba ŝtatestro denuncis la efikon de unuflankaj limigoj al la disvolviĝo kaj plenumo de la Tagordo 2030 de la landoj de la Sudo.

Díaz-Canel priskribis la tutmondan kuntekston kiel krizan por evoluantaj nacioj, trafitaj per "maljusta ekonomia ordo kiu eternigas malegalecojn kaj malriĉecon."

En sia kondiĉo kiel estro de la G77 kaj Ĉinio, bloko prezidata unuafoje de Kubo, Díaz-Canel rememoris la plej altan prioritaton donitan de la grupo al la Pintkunveno de CDE, kun la celo denove meti la daŭripovon en la centron de la internacia tagordo kaj doni la necesan politikan impulson.

La grupo engaĝiĝis en deklaro por pliigi kaj akceli la efektivigon de novigaj, transformaj kaj ambiciaj konkretaj agoj kaj reguloj, kiuj garantias la atingon de la CDE-oj, li diris.

La kuba prezidento estos la sesa preleganto ĉi-marde, kiam komenciĝas la ĝenerala debato, dum merkrede li partoprenos en la Altnivela Dialogo pri Financado por Evoluo kaj la Renkontiĝo pri Prevento, Preparo kaj Respondo al Epidemioj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up