Díaz-Canel vizitas la provincon Guantánamo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-29 16:51:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Díaz-Canel vizitas Guantánamon

Havano, 29 nov (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, plenumas laborviziton en la orienta provinco Guantánamo, kie  li pritaksas kaj impulsas la ĉefajn programojn sociekonomiajn de la teritorio.

Díaz-Canel vizitis diversajn centrojn sociajn kaj ekonomiajn kaj dialogis kun la gvidantoj kaj laboristoj en la koncernaj centroj. Li vizitis la provincan hospitalon ĝeneralan doktoro Agostinho Neto, la plej granda en la teritorio.

Tie li dialogis kun la kuracistoj, flegistinoj kaj pacientoj; lin akompanis Rafael Pérez Fernández, membro de la centra komitato kaj unua sekretario de la komunista partio de la provinco;  Nancy Acosta Hernández, prezidantino de la provinca asembleo de la popola povo kaj Fernando Navarro Martínes, vicministro pri publika sano.

La prezidento vizitis diversajn halojn en la hospitalo kaj esprimis ke la celo de la vizito estas helpi por plibonigi tiujn servojn kies rezultoj ankoraŭ ne estas la dezirataj.

La laborvizito de la prezidento komenciĝis tra la distrikto Baracoa, en la orienta ekstremo de la lando, kie li ankaŭ renkontiĝis kun aŭtoritatuloj kaj entreprenistoj de la fabriko de ĉokolado pri la investo tie plenumata, interalie.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up