Kubaj deputitoj pritraktas ekonomiajn kaj sociajn temojn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-12-17 08:49:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Laborkomisionoj de la nacia asembleo

Havano, 17 dec (RHK) La deputitoj de la nacia asembleo de la popola povo de Kubo daŭrigas sian sesion en la Palaco de Kongresoj en laborkomisionoj kiuj pritraktas ekonomiajn kaj sociajn temojn.

En tiu ĉi dua laborsesio la parlamentaj grupoj debatas pri la plibonigo en la programo de la kuracisto kaj flegistino de la familio, kerna ero de la sistemo baza de la insulo; ili ankaŭ pritraktas la epidemiologian situacion de la lando kaj la rezultoj de la kontrolo kaj reviziado de la nekrologiaj servoj.

La komisionoj de ekonomiaj aferoj kaj industrio, konstruado kaj energio, analizas la evoluon de la konstruprogramo kaj rehabilitigo de loĝejoj, samkiel la produktadon de materialoj por tiu sektoro.

Pri la komisiono de konstituciaj kaj juraj aferoj, ĝi pritraktas la raportojn de la ĝenerala prokuroro kaj de la popola supera kortumo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up