La kuba deputitoj en subgrupoj pritraktas la novan konstitucian projekton.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-12-20 08:54:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La nacia parlamento kuba

Havano, 20 dec (RHK) La deputitoj al la nacia asembleo de Kubo daŭrigas sian studon de la nova konstitucia projekto riĉigita per la popola konsultiĝo okazinta inter la 13-a de aŭgusto kaj la 15-a de novembro.

La analizo de la teksto okazas nun en la Palaco de Kongresoj ĉi-urbe kaj, por tion fari,  la deputitoj dividiĝis en tri subgrupoj, post kiam ili individue studis ĝin la antaŭan tagon, laŭ precizigis la informagentejo Prensa Latina.

Post tiu ĉi detala analizo, la nova projekto estos prezentita ĉi-vendrede kadre de la dua periodo ordinara de la 9-a Leĝofaro de la parlamento.

Oni esperas ke dum la semajnofino, post debato profunda, la deputitoj aprobu la tekston, kaj se tiel estas, tiam la ŝtata kosilantaro devus alvoki referendumon kie 8 milionoj da kubanoj voĉdonos por decidi la anstataŭon aŭ ne de la nuna Konstitucio valida ekde 1976. 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up