Domo de la Amerikoj: gratuloj de Raúl kaj Díaz- Canel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-29 09:15:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Fasado de la Domo de la Amerikoj en Havano

Havano, 29 apr (RHK) Al la elstara intelektulo kuba Roberto Fernández-Retamar, prezidanto de la Domo de la Amerikoj, kaj al ties laboristoj, estis senditaj gratulmesaĝoj de la unua sekretario de la komunista partio, la generalo de armeo, Raúl Castro, kaj de la prezidento Miguel Díaz-Canel okaze de la 60-a jubileo de la kreado de tiu bela projekto.

Raúl sendis fratecan mesaĝon al tiu kultura institucio fondita de la neforgesebla Haydée Santamaría, heroino de la historia okazaĵo de Moncada. Li taksis meritplena la laboron faritan de la fondintoj kaj de la plej junaj, por krei ligojn kaj vojojn de kultura interŝanĝo inter la popoloj de Latinameriko kaj Karibio, kaj impulsi vizion Marti-an kaj antikoloniisman inter la kreintoj de nia regiono.

Siaflanke, Díaz-Canel gratulis kaj dankis ĉiujn laboristojn de tiu prestiĝa institucio pro ties konstata celo defendi la verkojn de la kuba revolucio kaj kontribui dum la unuaj jaroj- kiam la registaroj de Latinameriko, escepte Meksiko, rompis diplomatiajn rilatojn kun nia lando- al ne malapero de la kulturaj ligoj kun la ceteraj kontinentoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up