Sesias kongreso de la surda komunumo en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-04 07:42:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 4 (RHK) La kvina kongreso de la nacia asocio de surduloj de Kubo (Ansoc) finiĝas hodiaŭ en tiu ĉi urbo kun la prezento de sia nova estraro kaj aprobo de agadplano estonta favore al tiu komunumo.

La evento sesias en la Kongresa Palaco de Havano kun la ĉeesto de la prezidanto de la monda federacio de surduloj (WFD anglalingve), Joseph J. Murray, kiu elstarigis la subtenon de la kuba registaro.

La usona profesoro esprimis “sian emocion”, ĉar li travivas “spertojn neniam ĝuitajn”, laŭ siaj deklaroj al la informa sistemo de la kuba televido.

Li emfazis la “gravecon de la delegito-esprimoj, la subtenon de la organismoj al la surda komunumo, akceptante la eldirojn de la komisiono pri la rajtoj de la personoj kun tiu handikapo”.

La prezidanto de la WFD agnoskis la partoprenon de la kuba ŝtato en la procezo de socia inkluzivo de la kuba surda komunumo.

La renkontiĝon partoprenas 130 kubaj delegitoj, kiuj analizas iniciatojn, kiuj ebligas atingi pli bonan vivnivelon, inkluzivigon kaj socian rekonon de la personoj kun aŭdhandikapo.

En la evento, reprezentantoj de ministerioj kaj institucioj kubaj ligitaj al la vivo kaj atento al surduloj, respondis diversajn demandojn  kaj petojn de la delegitoj, kiuj reprezentas proksimume 25 mil membroj de la asocio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up