Spertuloj de altranga nivelo partoprenos la 9-an atelieron internacian “Universitato, scienco kaj teknologio”, evento sesionta kadre de la 9-a kongreso internacia pri supera edukado.
Unu el la elstaraj gastoj estas Pedro Henríquez Guajardo, direktoro de la internacia instituto por supera edukado en Latinameriko kaj Karibio de la UNESCO.
La kunordiganto de la renkontiĝo, Jorge Nuñez Jover, ankaŭ informis la partopreno de Bengt-Åke Lundvall, de la universitato de Aalborg, Danlando; ankaŭ Adrián Bonilla kaj Pablo Gentili, estraranoj de la latinamerika fakultato de sociaj sciencoj de la latinamerika konsilantaro de sociaj sciencoj, respektive.
Ankaŭ estos aliaj elstaruloj el la tutamerika organizo pri sano kaj la monda organizo pri sano; nome de Kubo estos Agustín Lage Dávila, direktoro de la centro de molekula imunologio plus aliaj fakuloj el Brazilo, Belgio, Ekvadoro, Hispanio kaj Meksiko, kiuj prezentos siajn spertojn.
La eventoj sesios forme de laborkunsidoj kaj prelegoj. Okaze de la 80-a datreveno de la revuo Universitato de Havano oni prezentos specialan numeron kiu enhavas dosieron pri la rolo de la sciencoj en la sociekonomiaj ŝanĝoj de la kuba socio kaj la libron Konoj, Renovigoj kaj Loka Evoluo.
La kongreso sesios ĝis la 14-a de februaro en la kongresa palaco de Havano.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Kubo denuncas duoblajn normojn de Usono
- Ripetata mensogo, ne iĝas vero: Kubo ne subtenas terorismon
- Cubadisco 2025: venas la granda festo de la kuba muziko
- Díaz-Canel elstarigas partiajn ligojn inter Vjetnamio kaj Kubo
- Nacia ceremonio pro 70-a datreveno de la liberigo de Fidel kaj protagonistoj de Moncada