Raportas Kubo 13 novajn pozitivajn kazojn de Covid-19 kaj neniun forpason

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-09 10:03:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 9 (RHK) La nacia direktoro de epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis ke je la fermo de tiu ĉi vendredo oni konfirmis 13 novajn pozitivajn kazojn de Covid-19 por totalo de 1754 personoj kaj neniun forpasinton.

Oni analizis 1949 samplojn el kiuj 13 estis pozitivaj; dume, estas enhospitaligitaj por epidemiologia kontrolo 1824 pacientoj. Aliaj 5266 personoj estas atentataj tra la baza sansistemo por kontrolo epidemiologia.

Kubo akumulas totalon de 65 509 samploj analizitaj el kiuj 1754 estis pozitivaj (2,7%). El la 13 konfirmitaj novaj kazoj, 6 (46,1%) estas kontaktoj de aliaj antaŭaj konfirmitaj kazoj, aliaj 6 (46,1%) ne havas precizigitan kontaĝo-fonton dum 1 (7,7%) estis kontaĝita eksterlande.

El la 13 novaj kazoj, 8 (61,5%) estis virinoj kaj 5 (38,5%) viroj. Naŭ kazoj estis sensimptomaj.

El la 1754 pacientoj diagnozitaj kiel malsanuloj, 538 restas kiel aktivaj kazoj  kaj el ili 530 stabile evoluas. Oni raportas totalon de 74 forpasintoj, neniu hieraŭ, du evakuitoj al siaj respektivaj landoj kaj 1140 (62 hieraŭ) jam estis elhospitaligitaj. Nun estas 4 pacientoj en kriza stato kaj 4 en grava stato.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up