Raportas Kubo 14 novajn kazojn de Covid-19 kaj neniun forpason

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-15 09:55:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jun 15 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi dimanĉo, oni konfirmis 14 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2262  personoj kaj neniun  forpasinton. 

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  830  pacientoj. Aliaj  544 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu tago oni analizis 2486 samplojn, el kiuj 14 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 136 249 studitajn samplojn kaj 2262 pozitivojn.

La  novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 9  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,2% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 160 el la kazoj venas el eksterlando. El la totalo konfirmita 53,6% estis sen simptomaj.

El la novaj kazoj  9 estis viro por 50,7% el la total . El la 2262  pacientoj diagnozitaj, 211  restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 84, kun indikilo de morteco je 3,71% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 18 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1965  jam rekuperiĝintaj (17 pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en kriza stato kaj 4 en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   7 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  5,54 % dum la amerika regiono havas proksimume 49,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 3 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  5,33%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo  la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso. Pri tio la havanaj aŭtoritatuloj pli strike kontrolas la sekurecajn regulojn epidemiologiajn. En 13  kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj jam preparis strategion por iri al rekuperiĝo postpandemia,  kiu estis anoncita  por la nuna semajno se ĉio daŭre pozitive evoluas.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up