Raportas Kubo 5 novajn kazojn de Covid-19 kaj neniun forpason

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-02 10:17:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jul 2 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi  merkredo, oni konfirmis  5 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2353  personoj kaj neniun  forpasinton. 

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  119  pacientoj. Aliaj  144 personoj estas kontrolataj  tra la baza sanatento.

En tiu tago oni analizis 2309  samplojn, el kiuj 5 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 175 372  studitajn samplojn kaj 2353 pozitivojn.

La  novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. Kvar  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 88,3% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  163  personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 54,1% estis sen simptomaj.

El la  novaj kazoj 2  estas virinoj por  49,6% el la totalo . El la 2353  pacientoj diagnozitaj,  44   restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 86, kun indikilo de morteco je 3,66% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 19 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 99 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2221  jam rekuperiĝintaj (3  pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   10 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  4,92 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 50,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 4 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  4,74%.

En 13  kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio la lando ekigis  la rekuperiĝan etapon. Ankaŭ Havano,  kiu daŭre raportas novajn kazojn de Covid-19 eniros ĉi-vendrede la unuan fazon de la rekuperiĝa etapo.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo  la aŭtoritatuloj insistas pri konservo de higienaj reguloj por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.  

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up