Fermiĝos la dialogo inter Kubo kaj la EU kun temoj pri kunlaboro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-05 20:33:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La vicministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Abelardo Moreno esprimis ke la tria rondo de dialogoj kun reprezentantoj de la Eŭropa Unio finiĝos ĉi-ĵaŭde kun la analizo de temoj pri la ĉapitro de kunlaboro, kaj je la fino oni okazigos gazetaran konferencon.

La intertraktaj teamoj estis gviditaj de Christian Leffler, ekzekutiva direktoro por la Amerikoj de la eŭropa servo de ekstera agado (maldekstra) kaj Moreno.

Dum la merkreda sesio oni pritraktis la evoluojn en kunlaboraj areoj kiel kulturo, edukado, sano kaj agrikulturo, asertis la kuba reprezentanto.

En deklaroj faritaj al la gazetaro, la vicministro klarigis ke la dialogo, samkiel la antaŭaj, okazis tute malferme, konstrue kaj pozitive, kio “ebligis al ni atingi la progresojn kiujn ni interkonsentis ĝis nun”.

En la hodiaŭa sesio okazos dialogo pri la sfero de komerco kaj la EU-delegitaro prezentos siajn vidpunktojn pri la politika dialogo. Ambaŭ temoj ne  estos funde diskutataj nun, sed en postaj dialogoj, emfazis Moreno.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up