La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, deklaris ĉi-merkrede, ke la usona registaro premas kaj trompas aliajn landojn por devigi ilin ŝanĝi siajn poziciojn rilate al la usona ekonomia blokado kontraŭ la insulo.
En sia konto en la socia reto X, li deklaris, ke “Ili timas tion, kio okazos: la malakcepton fare de la superforta plimulto de la internacia komunumo de ilia genocida kaj ekonomia sufoka politiko kontraŭ Kubo”, aludante al la venonta voĉdonado de Unuiĝintaj Nacioj pri la kuba rezolucia propono kontraŭ la usona blokado.
Tiel, la ŝtatestro reagis al la deklaro de la ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodríguez, kiu pli frue denuncis kaj kondamnis, antaŭ la loka kaj internacia gazetaro, la misinforman kampanjon de la Blanka Domo por distordi la kuban realecon.
Fonto: PL
