5
Ĉina prezidento Xi Jinping diris, ke ekonomioj en la azi-pacikifa regiono devas plifortigi reciprokprofitajn kunlaborojn, kapti novajn oportunojn, trakti novajn defiojn, kaj kune krei daŭrigeblan kaj prosperan estontecon.
Xi diris dum parolado ĉe la dua sesio de la 32a Kunveno de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK), ke azi-pacifikaj ekonomioj devas profundigi publikfontan teknologian kunlaboron kaj krei konkurencivan malferman novigan ekosistemon.
Li diris, ke la ekonomioj devas konsideri la bonfarton de la homaro, antaŭenigi sanan kaj ordan disvolviĝon de artefarita intelekto (AI) al utila, sekura kaj justa direkto.
Fonto: esperanto.cri.cn
