La bela naturparko nomata Vegas Grandes, en Topes de Collantes, intermontoj riveraj situantaj en la centra regiono de Kubo, havas specialan ligon kun la naturo.
Vizitantoj, kiuj alvenas al la naturparko komencas sian aventuron per terenaj veturiloj kaj poste migras sep kilometrojn laŭlonge de pado plena je akvofaloj kaj densa vegetaĵaro.
La parko situas je alteco de 800 metroj, kun malvarmeta klimato ideala por kafkultivado. Migrantoj povas provi kafon ĉe la Kafdomo antaŭ ol iri al la akvofalo Vegas Grandes, kie naturaj naĝejoj atendas.
La regiono ricevas oftajn pluvojn el la nordo kaj sekajn brizojn el la sudo, kio kreskigis la disvolviĝon de diversa ekosistemo. Ĉi tiu medio servas kiel vivejo por multaj endemiaj birdoj, kiujn oni povas observi laŭlonge de la 1.500-metra pado. La ĉeesto de specialigita ekoturisma gvidisto riĉigas la sperton, ofertante detalojn pri la flaŭro, faŭno kaj sekretoj de la parko.
La tereno ĉe la naturparko de Grandaj Intermontaj riveroj havas deklivojn ĝis 45 gradoj, igante la marŝadon kombinaĵo de migrado kaj grimpado. La peno estas rekompencita atingante la duan plej altan akvofalon en Kubo. Tie, natura naĝejo permesas al vi reakiri vian energion per revigliga naĝado.
La rivero Vegas Grandes fluas el la nordokcidento de Monto Potrerillo. Estas du alirvojoj: unu el la nordo, kiu pasas tra la akvofalo Caburní, kaj alia el la sudo, kiu kondukas rekte al la ĉefa akvofalo. La tropika pado inkluzivas rokojn, malgrandajn lagojn kaj alfluantojn, kaj atingas altitudon de preskaŭ 2.000 metroj super marnivelo.
La ekskurso okazas ĉiutage. Por grupoj de unu ĝis tri homoj, la transporto estas per ĵipo. Grupoj de kvar ĝis ok homoj uzas montaran mikrobuson. Por grupoj de ok aŭ pli, la transporto estas per buso al la Sunhorloĝo, kaj de tie, la aliro al la migrovojoj estas per kamiono.
Oni rekomendas kunporti malpezajn vestaĵojn, naĝkostumon, sunokulvitrojn, akvon, malpezajn manĝetojn kun dolĉaĵoj kaj proteinoj, ĉapelon aŭ kaskedon, fortikajn ŝuojn aŭ migrobotojn, sandalojn por naĝi en la rivero, pluvvestojn, sunkremon kaj fotilon. Estas ankaŭ esence kunporti akvobotelon.
Sendube, la bela naturparko Vegas Grandes, regalas ĉies okulojn per bela panoramo, freŝa kaj pura aero kaj neforgebla proksimiĝo al la naturo de tiu ĉi bela insularo ĉe la kariba maro.
