Hejmo ĈiujNaciaKubo reelektitas al la Interregistara Konsilio de Unesko

Kubo reelektitas al la Interregistara Konsilio de Unesko

de Maritza Gutiérrez González
Kubo reelektitas al la Interregistara Konsilio de Unesko

Kubo estis reelektita ĉi-semajne al la Interregistara Konsilio de la Internacia Programo por la Disvolviĝo de Komunikado, en elektoj okazintaj dum la 43-a Ĝenerala Konferenco de UNESKO.

Ĉi tiu estas la sola multflanka forumo ene de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj destinita mobilizi la internacian komunumon ĉirkaŭ amaskomunikila disvolviĝo, kaj elektitaj membroj servas kvarjarajn oficperiodojn.

La Programo antaŭenigas ĵurnalisman edukadon kiel antidoton kontraŭ misinformado kaj kreskigas kunlaboron en ĉi tiu kampo.

Dum siaj 40 jaroj da ekzisto, la Programo subtenis trejnadprojektojn en ĉi tiu areo, atingante pli ol 140 landojn.

Kubo aktive partoprenas en la laboro de ĉi tiu organo kaj antaŭenigas diversajn naciajn iniciatojn, kiuj kontribuas al plifortigo de agado en ĉi tiu sektoro.

Fonto: PL

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content