La vicprezidento de Kubo, Salvador Valdés Mesa, estis akceptita hieraŭ de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, António Costa, okaze de la kvara pintkunveno de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj kaj la Eŭropa Unio (CELAC-EU), okazinta en Santa Marta, Kolombio.
Ambaŭ gvidantoj elstarigis la rezultojn atingitajn ĉe la duregiona evento, precipe en la kampoj de kunlaboro, kaj ankaŭ la gravecon de daŭre plifortigi la aliancon kaj dialogon inter la du regionoj.
Valdés Mesa kaj António Costa diskutis la staton de duflankaj rilatoj inter Kubo kaj la EU kaj la bezonon daŭrigi la efektivigon de la Interkonsento pri Politika Dialogo kaj Kunlaboro, bazita sur reciproka respekto.
La kuba vicprezidento dankis la EU-membroŝtatojn, kiuj subtenis Kubon ĉe la Ĝenerala Asembleo de UN en ĝia justa postulo fini la blokadon truditan de Usono antaŭ pli ol 60 jaroj.
Fonto: Cubaminrex
