Hejmo ĈiujKulturoRoman Dobrzyński, elstara figuro de la esperanto-komunumo forpasis

Roman Dobrzyński, elstara figuro de la esperanto-komunumo forpasis

de Maritza Gutiérrez González
Forpasis Roman Dobrzyński

La 13-an de novembro en Varsovio forpasis Roman Dobrzyński, eminenta esperantisto, honora membro de UEA kaj Pola Esperanto-Asocio (PEA). Laŭ noto diskonigita de PEA, Roman forpasis dum vojaĝo al Bjalistoko. Naskiĝinta en Varsovio dum la jubilea UK okaze de la 50-jariĝo de Esperanto en 1937, Roman diplomiĝis duoble en Varsovia Universitato, unue pri juro kaj poste pri ĵurnalismo. En 1967 li edziĝis kun germana esperantistino Erika, kaj Esperanto fariĝis ilia hejma lingvo. La paro havis filon, filinon kaj du nepinojn.

Kiel ĵurnalisto, li helpe de hispanaj esperantistoj sukcesis akiri hispanan vizon kaj fariĝis la unua pola ĵurnalisto post la dua mondmilito sukcesinta kolekti originalan materialon el tiu lando. Fariĝinte prestiĝa ĵurnalisto, li laboris de 1973 ĝis 2007 ĉe la pola televidkanalo TVP, kvinfoje vizitinte la bienlernejon Bona Espero en Brazilo por fari filmraportojn por TVP.

Roman ĉiam klopodis por uzi Esperanton en siaj videoraportoj el aliaj landoj, montrante, per praktiko, la utilon kaj tutmondecon de nia lingvo. En siaj lastaj laborjaroj, li interesiĝis pri Azio kaj interalie faris dokumentan filmon pri Oomoto.

Kiel verkisto, Roman verkis tre interesajn kaj gravajn librojn, inter ili La Zamenhof-strato — pri la sorto de la familio Zamenhof dum la dua mondmilito, surbaze de dokumentoj kaj intervjuoj kun la nepo de Ludoviko Zamenhof — tradukita en 18 lingvojn. Alia konata verko lia estas Bona Espero — Idealo kaj Realo, pri la historio de la bienlernejo Bona Espero.

Roman ankaŭ dediĉis multajn jarojn al instruado de Esperanto kaj partoprenis en projektoj pri esperanto-instruado, interalie la esperantigo de Mazi en Gondolando, kiun li uzis en 2006 por instrui la lingvon al ĉinaj studentoj ĉe iu pekina universitato. “Tiam mi konvinkiĝis pri Mazi kiel bonega paroligilo, des pli rilate al ĉinoj, kiuj pene adaptiĝas al prononcado de eŭropaj lingvoj, inkluzive de Esperanto,” deklaras Roman en sia sinprezenta teksto al la Panteono de Edukado.net.

Danke al iniciato de Pola Esperanto-Asocio (PEA), la 10an de novembro 2022 la ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo de Pollando, Prof. Hab. D-ro Piotr Gliński, decidis aljuĝi al la fama pola esperantisto Roman Dobrzyński gravan ministerian distingon: la bronzan medalon Merita por Kulturo “Gloria Artis”.

En sia propono PEA emfazis la signifan kontribuon de Dobrzyński por popularigado de kulturo ĝenerale kaj liajn meritojn kiel prezidanto de PEA, kiam en 1987 li ĉeforganizis la plej grandan Universalan Kongreson, en Varsovio; kaj kiel televida raportisto, pro kio li atestis gravajn historiajn eventojn kaj realigis ĉ. 300 dokument-filmojn.

Post tiom longa sindediĉo al Esperanto, kun tiom gravaj kaj laŭdindaj atingoj, la pola esperantisto rajtas  pace ripozi kaj esti memorata de la internacia esperanto-movado.

Al li, kiun kubanoj povis konatiĝi en la 80-aj jaroj, ni dediĉas elkoran omaĝon kaj dankon pro la privilegi  kune travivi la centjariĝon de Esperanto kaj brilajn momentojn de la esperanta movado en Kubo kaj internaciskale.

 

Fonto: EPĈ/Sezonoj

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content