Konata kiel la hejmurbo de la lig-tinktura tekniko de la etno baj, Zhoucheng-vilaĝo havas pli ol 200 vilaĝanojn okupiĝantajn pri tinkturaj entreprenoj, kun pli ol 4 000 dungitoj.
Kiel tradicia popola tekniko de la etno, lig-tinkturado havas historion de pli ol mil jaroj kaj estis enmetia en la nacian liston de nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio en 2006. Nodado kaj ligado de ŝtofo kaj tinkturado estas la kernaj paŝoj en la farado de tinkturaĵoj de la vilaĝo. Metiistoj uzas pinglojn kaj fadenojn por krei diversajn ŝablonojn sur la ŝtofo, kiuj poste estas tinkturitaj per plantitaj tinktur-herboj, rezultante en bluaj fonoj ornamitaj per vivecaj blankaj bildoj.
Duan Yinmei (maldekstre), heredanto de la tinktura tekniko de la etno, kaj metiisto Duan Lilan malligas nodojn sur ŝtofoj en tinkturejo en la vilaĝo.
Fonto: espero.chinareports.org.cn/2025-11/27/content_118198296.htm
