Hejmo ĈiujNaciaKubo komdamnas piratan atakon de usonaj fortoj kontraŭ venezuela naftoŝipo

Kubo komdamnas piratan atakon de usonaj fortoj kontraŭ venezuela naftoŝipo

de Maritza Gutiérrez González
Kubo komdamnas piratan atakon de usonaj fortoj kontraŭ venezuela naftoŝipo

La kuba ĉefministro Manuel Marrero hodiaŭ kondamnis per la socia reto X la atakon de usonaj fortoj kontraŭ venezuela naftoŝipo.

“Ni reasertas nian subtenon al la patrujo de Bolívar kaj Chávez,” li skribis.

Siaflanke, la ministro pri eksterlandaj aferoj de la insulo, Bruno Rodríguez, ripetis sian malakcepton de la eskaladanta agreso kontraŭ la bolivariana nacio kaj klarigis, ke ĉi tiu atako “kontraŭas la regulojn de libera komerco kaj libereco de navigado, en evidenta malobservo de internacia juro.”

Laŭ la deklaro publikigita de la bolivariana registaro, ĉi tiu nova kaj ekstreme grava paŝo en la eskalado de agreso venas post la anonco de la usona Nacia Sekureca Strategio, kiu celas reaserti, 200 jarojn poste, la abomenindan Doktrinon Monroe.

Fonto: PL

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content