Finiĝante la jaro 2025, ĝi instigas necesan cerbumadon kaj difinadon de la esencaj celoj por la venonta periodo. Sendube, unu el la ĉefaj celoj por la nuntempa kaj estonta Kubo estas fari konstantan progreson en la laŭgrada reakiro de la Nacia Elektra Sistemo (SEN), samtempe antaŭenigante la transformon de la energia matrico.
Tio klarigas kial, merkrede, la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidanto de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, vizitis — kadre de turneo tra Havano — baterian energiakumulilon situantan en la municipo Cotorro.
Momentojn antaŭ ol la eminentulo alvenis al la loko akompanata de urbaj oficistoj, inĝeniero Sandy Morales Gálvez, direktoro de la Komerca Unuo “Substacioj de la Elektroindustria Konstruentrepreno” (UEB), klarigis al raportistoj:
“Ĉi tie, ni konstruas baterian energiakumulilon ĉe la elirejo de la Substacio Cotorro 220, apartenanta al nia kompanio.”
“Ĉi tiu projekto estas unu el la unuaj en la lando,” diris la inĝeniero, kiu aludis al la du, kiuj estos konstruitaj en Havano – inkluzive de tiu en Cotorro – kaj al tiuj, kiuj estos konstruitaj en la orienta regiono de la insulo – unu en Bayamo, kaj alia en la municipo Cueto en Holguín.
La prezidento vizitis centrojn de produktado, komerco, amuzigo, sporto kaj transporto kie oni entreprenas diversajn projektojn por revigligi diversajn areojn, spite al la malfacila perido kaj mankoj.
Merkredo estis tago markita de intenseco kaj forta sindediĉo al lanĉo de ĉiuj projektoj, iniciatoj kaj celoj, kiuj plibonigos la vivon en Kubo. Kun ĉi tiu spirito, 2026 estos valora komenco de la jaro.
fonto: ACN
