Hejmo ĈiujNaciaKuba prezidento reasertas subtenon al la palestina popolo

Kuba prezidento reasertas subtenon al la palestina popolo

de Maritza Gutiérrez González
Kuba prezidento reasertas subtenon al la palestina popolo

La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, ripetis  la sentojn de frateco inter kubanoj kaj palestinanoj, akceptante delegacion de la Buroo de la Komitato de Unuiĝintaj Nacioj pri la Ekzercado de la Neforigeblaj Rajtoj de la Palestina popolo en la Palaco de la Revolucio.

“Ni estas fratina nacio de Palestino,” deklaris la prezidento, memorigante ke Kubo estis inter la kunfondintoj de tiu Komitato, laŭ la retejo de la Prezidanteco.

Esprimante sian dankemon pro la bonvenigo, Coly Seck, Prezidanto de la Komitato pri Palestino kaj Konstanta Reprezentanto de la Respubliko Senegalo ĉe UN, emfazis la tempon, kiun la kuba prezidento dediĉis por ĉi tiu renkontiĝo meze de siaj multaj devontigoj.

Ambasadoro Seck klarigis, ke kiel parto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, ĉi tiu Komitato konsistas el 25 membroj kaj 24 observantoj, kiuj “dividas la vidpunkton, ke Palestino estu libera, ke Palestino estu suverena ŝtato”, celojn por kiuj ili laboras kaj disvolvas larĝan tagordon kaj ĉe UN kaj ene de aliaj multflankaj organizaĵoj.

Fonto: ACN

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content