Ĉi-vendrede okazis la semajna agotago de la Nacia Defendo, gvidita de la prezidanto de la Konsilio de la Nacia Defendo, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, plenuminte trejnan ekzercon ĉe la Armita Defenda Zono en la havana municipo Cerro.
Ĉi tiuj ekzercoj, plifirmigas laborkonceptojn; kaj tiel oni lernas, kia estas kompleksa scenaro, kiaj estas la variaĵoj por postvivi, por rezisti kreive.”
La Prezidanto de la Nacia Defenda Konsilio emfazis la gravecon inkluzivi, dum ĉi tiuj preparaj tagoj, plenumi la decidojn ĵus aprobitajn en la lando por trakti la fuelmankon kaj tamen konservi produktadon sub malfacilaj kondiĉoj.
La doktrino de la Popola Milito antaŭvidas, ke ĉiu kubano havos rolon, lokon kaj rimedojn por defendi sin, kiel reasertis Maylin Alberty Arozarena, prezidantino de la Municipa Defenda Konsilio en la havana municipo Cerro.
La Naciaj Defendaj Tagoj, okazantaj ĉiusemajne tra la tuta lando, ankaŭ ebligas la integriĝon de konceptoj je la municipa nivelo per la kunlaborado de la grupoj kaj subgrupoj, kiuj konsistigas la teritorian defendaparaton.
Fonto: Prezidanteco
