Hejmo ĈiujNaciaRestarigo de la nacia elektrosistemo progresas

Restarigo de la nacia elektrosistemo progresas

de Maritza Gutiérrez González
Restarigo de la nacia elektrosistemo progresas

Tiu ĉi 16-an de marto, la Nacia Elektro-Kompanio (UNE) raportis per sia oficiala konto en la socia reto X, ke kompleta elektropaneo okazis je la 13:40. Tuj poste komenciĝis la proceduroj por ĝia rekuperigo, kio daŭras ankoraŭ hodiaŭ.

Laŭ lastaj raportoj jam estis rekonektita la elektra sistemo de la okcidenta provinco Pinar delRio ĝis la orienta Holguín. La tri plej orientaj provincoj laboras per mikrosistemoj kaj devos esti rekonektitaj ĉi-vespere.

Nuntempe, la niveloj de elektromankoj pro  la generacia deficito restas altaj.

Pro la malforteco de la generacia sistemo, la plena potencialo de la instalita suna energia kapacito ne povas esti uzata.

Fonto: UNE/Cubadebate

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content