La instituto de sekureco kaj servoj sociaj de la laboristoj de Meksiko partoprenos en la ampleksigo de la servoj por kuraci la diabetpiedon kaj eviti amputadon, ĝi informis en sia X-platformo.
Kiel klarigite de la meksika prezidentino Claudia Sheinbaum, “ni tion faros kunordige kun Kubo pro la grandaj kontribuoj de ĝi faritaj al la medicina scienco.”
Dum sia matena gazetara konferenco, ŝi aldonis ke Kubo posedas evoluojn en medicino tre gravaj, kaj ekzistas interkonsento por kuraci la diabetpiedon per uzo de Heberprot-P.
Ĉi-rilate, la Grupo de la Bioteknologioj kaj Farmacioj de Kubo, BioCubaFarma,esprimis ke tiu decido ne nur ampleksigas la aliron al noviga produktokuba, sen ankaŭ plifortigas la kunlaboron sciencan, subtenate de efikeco-datumoj, kiun montras signifan reduktiĝon de amputadoj kaj gravan plibonigon en la cikatriĝo de kompleksaj vundoj.
Fonto: Cubadebate
