Hejmo ĈiujNaciaLa Domo de la Amerikoj avertis pri la reveno de la kanonŝipa diplomatio al la Karibio

La Domo de la Amerikoj avertis pri la reveno de la kanonŝipa diplomatio al la Karibio

de Maritza Gutiérrez González
Denunco de la Domo de Amerikoj

casa imagen Havano, aŭg 20(RHK) La Domo de la Amerikoj avertis pri la reveno de la kanonŝipa diplomatio al la Karibio, post la disvastigo de ŝipoj, aviadiloj, submarŝipo kaj miloj da usonaj soldatoj en la regiono.

En deklaro titolita “Antaŭ la giganto de la sep mejloj, nia unueco”, publikigita ĉi-lunde en la socia reto Facebook, la menciita kultura institucio de Kubo denuncis, ke ĉi tiuj agoj, sub la preteksto  batali kontraŭ drogŝakrado, konsistigas rektan minacon al la suvereneco de la latinamerikaj popoloj.

En la teksto estas cititaj vortoj de José Martí en Nia Ameriko (1891): “Estas la horo de resumo kaj de la unuigita marŝo”, kiel urĝa alvoko antaŭ tio, kion ĝi kvalifikas kiel “senhontan imperiisman militemon”.

La Domo de la Amerikoj kondamnas la lastan decidon de la usona registaro oferti rekompencon por la legitima prezidento de Venezuelo, same kiel la deklarojn de la senatano Marco Rubio, kiu antaŭvidas rektan konfrontiĝon kun tio, kion li nomas la “narkoterrorisma reĝimo”.

La fonto ankaŭ avertas pri la riskoj de la malunuiĝo inter la maldekstraj fortoj en Latinameriko, kaj memorigas la efikon de la balotrezultoj en Bolivio kiel doloran ekzemplon.

En ĉi tiu kunteksto, la dokumento reasertas la neceson konstrui unuecon en la debato kaj kolektiva analizo, sen ignori internajn kontraŭdirojn, sed sen pretervidi la historian malamikon de la idealoj de Simón Bolívar kaj José Martí.

La Domo de la Amerikoj konkludas sian deklaron per firma alvoko alfronti la “giganton de la sep mejloj” per ĉiuj rimedoj, kaj ne fali en diskutojn kiuj faciligu la militan agreson kaj la regionan subordigon.

Fonto: ACN

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content