Hejmo ĈiujNaciaLa eksterteritoria atingo de la blokado: fremda banko anoncas suspendon de transakcioj per Visa kaj Mastercard en Kubo

La eksterteritoria atingo de la blokado: fremda banko anoncas suspendon de transakcioj per Visa kaj Mastercard en Kubo

de Maritza Gutiérrez González
fremda banko anoncas suspendon de transakcioj per Visa kaj Mastercard en Kubo

La 2-an de junio, oni ricevis komunikon de la eksterlanda banko, kiu prilaboras transakciojn en Kubo per kartoj VISA kaj MASTERCARD, anoncante la finon de sia rilato kun FINCIMEX S.A.

Ĉi tiu fino estas rekte rilata al la Administra Ordono n-ro 14404 de la 1-a de majo, eldonita de la Prezidento de Usono, Donald Trump, kiel parto de lia strategio strangoli la kuban popolon.

Rezulte de ĉi tiu decido, Kubo ne plu povas ricevi enspezojn el la vendo de varoj kaj servoj per internacie agnoskitaj kartoj kiel VISA kaj MASTERCARD.

La eksterlanda banko anoncis, ke ekde la 6-a de junio, la dato kiam la regulo trudita de Usono ekvalidos, fariĝos kontraŭleĝa kaj neeble daŭrigi la plenumon de interkonsentoj kun la kuba ento.

La establitaj pagmetodoj por valutaj transakcioj en la lando restas validaj:

-Kontanto

-100% naciaj antaŭpagitaj kartoj: Clásica kaj Tropical

-Internaciaj kartoj: Mir kaj UnionPay.

 

Fonto: Centra Banko de Kubo

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content