Hejmo ĈiujKulturoForpasis la elstara kuba intelektulo dro. Eduardo Torres Cuevas

Forpasis la elstara kuba intelektulo dro. Eduardo Torres Cuevas

de Maritza Gutiérrez González
Dro. Eduardo Torres Cuevas

Havano, Profesoro Eduardo Torres Cuevas, vera revoluciulo kaj senlaca laboristo, membro de la Kuba Komunista Partio, direktoro de la Programa Oficejo José Martí, kaj prezidanto de la Kultura Societo José Martí, forpasis ĉi-urbe la 31-an de aŭgusto.

Post ekscio pri la novaĵo, la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, afiŝis en sia X-konto: “Trista tago por Kubo, kiu hodiaŭ perdis Doktoron Eduardo Torres-Cuevas, senlacan kaj rigoran historiiston, patrioton de vasta kulturo kaj brila elokventeco, al kiu ni ŝuldas fundamentajn verkojn por la kompreno de nia nacia identeco. Niaj kondolencoj al lia familio kaj amikoj.”

Li estis honora membro de la Unio de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo (UNEAC) kaj la Nacia Unio de Historiistoj de Kubo (UNHIC).

Eduardo Torres Cuevas estas la aŭtoro, kunaŭtoro aŭ kunordiganto de pli ol 60 libroj kaj dekoj da artikoloj. En 2007, li estis unu el la verkistoj honoritaj ĉe la 16-a Havana Internacia Librofoiro.

La kursoj, kiujn Torres Cuevas desegnis kaj instruis, estas bone memorataj kaj restas tre aktualaj: Kubo: La Revo pri la Ebla. Historio de la Formiĝo kaj Liberigo de la Kuba Popolo kaj Nacio, kaj Tiuj, Kiuj Pensis pri Kubo, por la programo Universitato por Ĉiuj en Kuba Televido.

Lia kolego kaj amiko, la granda historiisto Eusebio Leal, referencante al Torres Cuevas, diris, ke li estis “…pro sia escepta talento kaj kapablo, unu el la plej brilaj kubaj intelektuloj. Li posedas, Eusebio diris tiutempe, “la ekvilibron, moralan grandiozecon kaj profundan kuban spiriton, kiuj estas nemalhaveblaj por kompreni kaj analizi sociajn procezojn. Li posedas tian sobrecon kaj profundan koncepton pri etiko, ke, malgraŭ nia frata amikeco, kiam ajn mi trovas min antaŭ li, mi ĉiam spertas tiun maloftan kaj agrablan senton de disĉiplo antaŭ majstro.”

La verko de Eduardo Torres Cuevas estas kolono de la scienca kaj pedagogia penso produktita dum la Revolucio. Nunaj kaj estontaj generacioj trovos en ĝi neelĉerpeblan abundon da scio kaj patriotismo.

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content