Vicĉefministro Eduardo Martínez Díaz prezentis ampleksan superrigardon pri sociaj politikoj en Kubo ekde la Revolucio dum la programo *Mesa Redonda* (Rondtablo).
Ekde 1959, oni efektivigis 13 sociajn politikojn per pli ol 30 programoj, atingante signifajn rezultojn, kvankam la usona blokado influis tiujn iniciatojn.
En la sansektoro, oni fondis pli ol 10 000 instituciojn kaj trejnis pli ol 70 000 kuracistojn, kio reduktis la infanan mortindicon de 60 al 9,3 por ĉiu 1 000 vivaj naskiĝoj. Krome, Kubo estas la unua lando, kiu eliminis la transdonon de HIV de patrino al infano.
Tamen, sociaj indikiloj malboniĝis ekde 2018 pro rimedoj prenitaj de la administracio de Trump kaj pro la pandemio de COVID-19, kio kaŭzis kreskon de la infana mortindico kaj de atendolistoj por kirurgio. Oni planas rimedojn por la jaro 2026 por plibonigi la sansistemon kaj certigi la haveblecon de medikamentoj.
Aliflannke, la Ministro pri Laboro kaj Socia Sekureco, Jesús Otamendiz Campos, anoncis kreskon de la minimuma salajro de 2 100 al 3 210 pesoj, kio profitigos kaj la ŝtate financatan sektoron kaj la entreprenan sektoron.
Oni ankaŭ efektivigos transformojn en la pensiosistemo, kaj jaroj dediĉitaj al familia flegado estos agnoskitaj por emeritiĝaj celoj. Aldone, oni faciligos la raportadon pri vundeblaj situacioj per reta platformo. Oni ankaŭ planas novajn regularojn kadre de la Labor-Kodo por antaŭenigi socian respondecon inter organizoj.
Fonto: Granma
