La kubanoj hodiaŭ ankaŭ estas venkantoj de la neeblo
Ni festas la Nacian Tagon de la Ribelo en la regiono Vueltabajo, konsiderante la jam elstarigitajn kaj agnoskitajn rezultojn; tamen mi dirus, ke en tiaj tempoj tio ne estas simple atingoj – temas pri pruvoj de ĉiutaga heroeco. Sufiĉas unu sola fakto por ilustri mian punkton: indico de infana morteco de 4,8 por 1 000 vivaj naskiĝoj kaj indico de patrina morteco de nulo – meze de kurento-ĉesoj kaj ĉiaspecaj mankoj – jen kion oni nomas heroeco!
La ŝtatestro avertis ke la historiaj kontraŭuloj de la kuba nacio — ebriigitaj de la plifortiĝo de la dekstro kaj ekstremdekstro en la regiono kaj blinde kredantaj je la potenco de mono aĉeti konsciencojn kaj subigi volojn — ĉiutage lanĉas minacojn kontraŭ la Revolucio.
Ĉiusemajne ili anoncas novajn punajn rimedojn kontraŭ kubaj entreprenoj kaj oficistoj, kaj eĉ kontraŭ iu ajn — kuba aŭ fremda — kiu kuraĝas sendi petrolŝipon aŭ investi en Kubo.
La plej freŝaj sankcioj atingas novan nivelon de hontindeco, celante oficistojn pri publika sano kaj kubajn medicinajn servojn. Oni demandas sin, kia absurda argumento povus esti uzata por aparte ataki profesiulojn, kies agado en malproksimaj lokoj — fronte al danĝero, naturaj katastrofoj kaj infektaj malsanoj — estas agnoskata kiel bonega de registaroj tra la tuta politika spektro.
La prezidento reasertis ke Kubo estas nek la unua nek la lasta viktimo de ĉi tiu speco de militado — kiu trudas blokadojn, kaŭzas sufokadon, kaj celas ekigi socian renverson por la sola celo instali registarojn akordigitajn kun imperiaj interesoj.
Tial, de ĉi tiu platformo, mi kondamnas la fakton, ke Kubo estas viktimo de malvarmsanga kalkulita genocido!
La registaro de Usono konscie ellaboris kaj efektivigis politikon de maksimuma ekonomia sufokado kontraŭ la kuba popolo. Ĝi intensigis sian sesjardekan blokadpolitikon per trudado de energia kaj financa sufokigo, tiel akcelante profundan krizon en la elektra sistemo; tio rezultigis elektropaneojn daŭran pli ol unu tagon, haltigon de industriaj operacioj, kaj negativajn efikojn sur dekoj da miloj da laboristoj.
Diaz-Canel ankaŭ parolis pri amikoj el diversaj landoj venontaj celebri la centjariĝon de Fidel aŭguste:
En ĉi tiu centjara jubileo, ni kubanoj estas vokataj honori lian memoron ne nur per vortoj, sed ankaŭ per agoj: per laboremo, unueco kaj digno, kaj per la klareco kaj decidemo necesaj por efektivigi — kiel eble plej rapide — la transformojn, kiujn postulas de ni la epoko kaj la nacio.
La nuna alvoko estas al agado — ĉesi atendi, plendi kaj kontentiĝi je malpli; pensi kiel nacio; serĉi alternativojn kun kuraĝo kaj kreemo; taksi ĉiun rimedon kvazaŭ ĝi estus la lasta; produkti, anstataŭigi importojn kaj evoluigi nian potencialon.
Ni fidu je nia propra forto! Ĉiu kubano — ĉu ĉe la laborejo, sur la kampoj, en la metiejo, ĉe la lernejo aŭ en la kvartalo — estu kaj sentu sin kiel ŝlosila partoprenanto en la transformo, kiun ni ŝuldas al ni mem por venki ĉi tiun momenton. La hodiaŭa alvoko estas alvoko al espero!
Fonto: Granma
