Hejmo ĈiujNaciaUsono intensigas sian politikon kontraŭ Kubo meze de ĉiam pli danĝera internacia situacio

Usono intensigas sian politikon kontraŭ Kubo meze de ĉiam pli danĝera internacia situacio

de Maritza Gutiérrez González

Bruno Rodríguez Parrilla, membro de la Politika Buroo de la Partio kaj Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de Kubo, deklaris ĉi-merkredon antaŭ la Nacia Asembleo de Popola Potenco, ke la internacia politika kunteksto, en kiu Kubo defendas sian suverenecon, signife plimalboniĝis; tion karakterizas la intensigo de usonaj agoj kaj la malfortiĝo de la principoj, kiuj dum jardekoj subtenis la internacian juron.

Rodríguez Parrilla ankaŭ avertis pri la revigliĝo de makartiismo en Usono kaj kondamnis lastatempajn iniciatojn celantajn instigi politikan persekutadon sub konceptoj kiel ekzemple supozata “ekstremmaldekstra terorismo”, kaj ankaŭ la publikigon, fare de la Ŝtata Departemento, de raporto — kiun li priskribis kiel supraĵan, malveran kaj malkonsekvencan — celanta, laŭ lia aserto, prezenti Kubon kiel minacon al la usona sekureco.

Kiel indikon pri la vasta internacia malakcepto de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono, li atentigis pri la voĉdono de la 7-a de julio en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj — kie 136 landoj voĉdonis kontraŭ naŭ por malakcepti la usonan provon bari la debaton pri tiu politiko — kiel pruvon, li asertis, pri la plimulta subteno de la internacia komunumo al la kuba afero

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content