La deputitoj de la Nacia Asembleo de Popola Potenco de la Respubliko Kubo, nome de la kuba popolo, ripetas sian plej fortan kondamnon pri la genocida agreso de la usona registaro kontraŭ Kubo kaj pri ĝia imperiisma volo rompi la suverenan volon de la kuba popolo per la uzo de forto.
La engaĝiĝo de la nacio defendi la neforigeblan rajton je memdetermino, protekti sian sendependecon kaj konstrui socialismon konsistigas aron da solidaj, ne-negocieblaj kolonoj.
Nome de la popolo de Kubo, la Nacia Asembleo de Popola Potenco alvokas parlamentanojn el ĉiuj landoj unuigi siajn voĉojn kaj volojn por malhelpi usonan militan agreson kontraŭ Kubo, ĉesigi la silentan, genocidan militon trudatan al la kuba popolo, kaj subteni pacon, amikecon kaj solidarecon.
