Hejmo ĈiujKulturoEkspozicio pri kubaj afiŝoj en Moskvo 

Ekspozicio pri kubaj afiŝoj en Moskvo 

de Maritza Gutiérrez González

Ekspozicio pri kubaj afiŝoj en Moskvo

 

La 21-an de julio, la Galerio de Belarto de Eŭropo kaj Usono de la XIX-XX jarcentoj (Moskva muzeo je nomo de A.Puŝkin) malfermis la ekspozicion “Kubaj Afiŝoj: 1950-aj-1970-aj jaroj. Kinejo kaj Revolucio”.

 

Malfermita sursojle de la vica datreveno de la komenco de la kuba ribelo, kiu okazis la 26-an de julio 1953, la ekspozicio ŝajnas eĥi la nunajn peripetiojn en la Insulo de Libero. La projekto estas dediĉita al la fenomeno de la kuba afiŝo kiel “viva ilustraĵo de la arthistorio de la XX-a jarcento”.

 

En 2023, UNESKO nomumis kubajn filmafiŝojn de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kiel Mondajn Heredaĵojn kaj inkluzivis ilin en la programon ‘Memoro de la Mondo’.

 

La ekspozicio estas la rezulto de jaroj da esplorado pri la kuba afiŝkolekto de la Ŝtata Muzeo de Belartoj je nomo de Puŝkin, unu el la plej bonaj en Rusio kaj Eŭropo.

 

Kio faras kubajn afiŝojn tiel unikaj? La plej bonaj karikaturistoj, pentristoj, skulptistoj kaj fotistoj estis komisiitaj por krei propagandajn materialojn. Kubaj dizajnistoj ne estis limigitaj en sia memesprimo. Ili laboris kun absoluta libereco, malfermaj al la evoluoj de modernismo: majstre utiligante la fotokolaĝojn de poparto, la vidajn iluziojn de op-arto kaj la hipnotajn fantaziojn de psikedela arto.

 

La ekspozicio prezentas pli ol 140 filmajn afiŝojn kaj projektilojn, propagandajn kaj artajn. La ekspozicio kunigas verkojn de elstaraj kubaj grafikistoj de la pasinteco kaj nuntempo, inkluzive de Félix Beltrán, Alfredo Rostgaard, Rafael Morante, Njiko kaj aliaj.

 

Multaj el la verkoj estis atribuitaj dum la projekto. La plej bonaj kubaj afiŝoj videblos ĝis la 22-a de novembro 2026.

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content