6
La prezidento de la respubliko Miguel Díaz-Canel Bermúdez, havis produktivan interŝanĝon ĉi-semajne kun sciencistoj de la Instituto pri Kibernetiko, Matematiko kaj Fiziko (ICIMAF) — institucio, kiu fieras pri vasta esploragado kaj multnombraj prestiĝaj sciencaj distingoj, kaj ene kaj ekster la limoj de Kubo.
Dum la vizito al la instalaĵoj, la ŝtatestro eksciis la detalojn pri unu el la plej novaj atingoj de la kuba scienco: ultrasona generatoro de meza potenco, dizajnita por la prevento de ostaj problemoj kaj por terapio celanta la firmiĝon de ostoj — rezulto, kiu pruvas la altan novigan potencialon de la centro kaj ĝian signifan kontribuon al la teknologia suvereneco de la lando.
