Díaz-Canel asertis, ke la rilatoj inter Kubo kaj tiu azia nacio estas «ekzemplo de amikeco kaj kunlaboro inter socialistaj landoj».
La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, gratulis merkrede per la socia reto X «al la Partio, Registaro kaj popolo de Vjetnamio, en la 81-a datreveno de la sendependiĝo de tiu frata lando».
Pri tio, la reganto de la Insulo certigis, ke «ni daŭre plifirmigos niajn historiajn kaj multfacetajn rilatojn, kiuj estas ekzemplo de amikeco kaj kunlaboro inter socialistaj landoj». En tiu ĉi 2026 ambaŭ nacioj festas 66 jarojn da solidaj diplomatiaj rilatoj, kiuj baziĝas sur respekto kaj kunlaboro.
Kubo estis la unua lando en Ameriko, kun kiu la azia nacio havis diplomatiajn rilatojn post sia sendependiĝo.
