Hejmo ĈiujInternaciaKiel Pinglu-kanalo povas antaŭenigi kunlaboron inter Ĉinio kaj ASOAL?

Kiel Pinglu-kanalo povas antaŭenigi kunlaboron inter Ĉinio kaj ASOAL?

de Maritza Gutiérrez González

Kiel Pinglu-kanalo povas antaŭenigi kunlaboron inter Ĉinio kaj ASOAL?

Ĉinio merkrede malfermis Pinglu-kanalon, longan je 134,2 kilometroj kaj konstruitan post kvar jaroj kun totala investo de 72,1 miliardoj da juanoj (proksimume 10,75 miliardoj da usonaj dolaroj), liverante pli mallongan vojon al marbordo kaj transmaraj merkatoj, precipe tiuj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL), por sudokcidenta Ĉinio, kiu ne havas alirejon al la maro. Ĝi ligas Nanning, la ĉefurbon de la Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio, kun Beibu-Golfo, la plej proksima alirejo al maro por granda parto de sudokcidenta Ĉinio. Oni atendas, ke la malfermo de la kanalo plue akcelos la komercon inter Ĉinio kaj ASOAL, tiel transformante la komercan kaj ekonomian strukturon inter Ĉinio kaj ASOAL.

Ĉinio kaj ASOAL estas reciproke siaj plej grandaj komercaj partneroj por multaj jaroj, sed grandaj loĝistikaj kostoj limigis la disvolvadon de komerco inter la du flankoj. Kun la finkonstruiĝo de Pinglu-Kanalo, la plej granda akvotransporta koridoro inter sudokcidenta Ĉinio kaj ASOAL estis malfermita, reduktante la transportan distancon je pli ol 560 kilometroj kaj malpliigante loĝistikajn kostojn je 18% ĝis 30%, kio egalas al jara ŝparo de pli ol kvin miliardoj da juanoj en transportkostoj.

En la lastaj jaroj, Ĉinio kaj ASOAL senĉese profundigis sian ekonomian kaj komercan kunlaboron. Ĉinio restas la plej granda komerca partnero de ASOAL dum 17 jaroj. De januaro ĝis aŭgusto de la kuranta jaro, la komerca sumo inter la du flankoj atingis 5,95 duilionojn da juanoj, kun kresko de 20,6%, konsistigante 17,1% de la totala ĉina ekstera komerco.

Post la malfermo de Pinglu-kanalo, la “ora koridoro” kun dudirektaj kaj ekonomie altefikaj fluoj estos kreita inter la granda ĉina merkato de pli ol 1 400 milionoj da loĝantoj kaj la granda ASOAL-merkato de ĉirkaŭ 670 milionoj da homoj.

La kanalo antaŭenigos havenajn industriojn kiel ŝipkonstruadon, loĝistikan servon kaj prilaboran komercon. La nova industria zono ankaŭ kreos pli da laborpostenoj por la tuta regiono.

Pinglu-kanalo ne nur pliigos la efikecon de la nova ter-mara koridoro de okcidenta Ĉinio, sed ankaŭ profundigos la nivelon de konektebleco inter Ĉinio kaj ASOAL, liverante infrastrukturan subtenon al konstruado de pli strikta komunumo kun komuna estonteco inter Ĉinio kaj ASOAL. Ĝi estas nova kanalo por antaŭenigi reciprokprofitan kunlaboron inter Ĉinio kaj ASOAL, kaj ankaŭ nova vojo por ke la mondo dividu la “oportunon de Ĉinio”.

Fonto: esperanto.cri.cn

 

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.