Hejmo ĈiujNaciaĈinio subtenas Kubon en la defendo de sia suvereneco

Ĉinio subtenas Kubon en la defendo de sia suvereneco

de Maritza Gutiérrez González
Ĉinio subtenas Kubo fronte al la usona blokado

Ĉinio emfazis la malakcepton, fare de la internacia komunumo, de la “grava malobservo, fare de Usono, de la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN”, kaj postulis tujan ĉesigon de agoj, kiuj malobservas la rajtojn de la kuba popolo je vivtenado kaj disvolviĝo.

En gazetara konferenco la 29-an de oktobro, Guo Jiakun, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, ripetis la firman subtenon de Pekino al Kubo en la defendo de ĝia nacia suvereneco kaj digno, kaj denove alvokis Usonon ĉesigi la ekonomian, komercan kaj financan blokadon truditan al la insulo.

Ĉi tiuj deklaroj venis unu tagon post kiam la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis — la tridek-kvaran fojon — rezolucion prezentitan de Kubo, postulante la ĉesigon de la usona blokado. La voĉdonado finiĝis kun 130 voĉoj favore, 17 kontraŭ, kaj 25 sindetenoj, kio konfirmas vastan subtenon por la pozicio de Kubo.

Analizante la rezulton de la voĉdonado, Guo deklaris, ke la ekonomia sieĝo kaj la unuflankaj sankcioj truditaj de Usono — kiuj daŭras jam pli ol 60 jarojn — kaŭzis nekalkuleblan suferon al la kuba popolo.

Ĉinio daŭre firme subtenos la justajn klopodojn de Kubo por defendi ĝian nacian suverenecon kaj dignon, kaj kontraŭos eksteran enmiksiĝon kaj la blokadon, asertis Guo.

Fonto: Granma

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content