Hejmo ĈiujKulturoAlvoko pri Belartaj Konkursoj 2027

Alvoko pri Belartaj Konkursoj 2027

de Maritza Gutiérrez González
Belartaj Konkursoj de UEA

La sekretario de Belartaj Konkursoj anoncis la  inviton por  literaturmantoj partopreni la novan eldonon de BK, tio estas, la 78ª eldono, de tiu ĉi UEA-konkurso en 2027.

En 2026 konkursis 155 verkoj, nombro ja tre proksima al la kontentiga 163 atingita en BK-2025. Kvante kaj kvalite sukcesaj evidentiĝis pluraj branĉoj kaj subbranĉoj, inter ĉi lastaj la pasintjare premierinta “Sciencfikcio kaj Fantasto”, kies unua premio havas la nomon “Premio Charles Power”, omaĝe al la samnoma iama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, verkisto, tradukisto kaj ŝatanto de scienco kaj sciencfikcio, kiu forpasis en aprilo 2025. Nu, tiel brila rezulto faras oportuna la altigon de “Sciencfikcio kaj Fantasto” de la kategorio subbranĉo en la kategorion branĉo.

Jen klariga noto de la sekretario: oni eksplicite indikos, ke sendanto de centprocente certe AI-verkita konkursaĵo ne rajtos partopreni plu en BK.

La rezultojn de la konkurso oni anoncos kadre de la 112a Universala Kongreso de Esperanto en Melburno (Aŭstralio). Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Interesitoj trovos la kompletan informon pri la konkurso en la retejo de UEA.

Fonto: uea.org

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.