La kuba ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez Parrilla, denuncis novan ondon de restriktaj decidoj anoncitaj ĉi -semajne de la registaro de Usono kontraŭ Kubo.
Tiuj decidoj, eldonitaj de la Oficejo pri Kontrolo de Eksterlandaj Aktivoj (OFAC), pliprofundigas la sankciojn, kiujn Vaŝingtono tenas kontraŭ la insulo jam de ses jardekoj.
Inter la decidoj estas la forigo de la edukaj interŝanĝoj konataj kiel “people to people” (homoj al homoj), same kiel novaj limigoj por vojaĝoj ligitaj al fakaj kunvenoj, konferencoj kaj akademaj aŭ esploraj agadoj.
Ekde la 30-a de septembro, usonaj civitanoj ne plu rajtas vojaĝi al Kubo por tiuj celoj, krom se ili havas specialan permeson.
La decidoj ankaŭ pligrandigas la malpermesojn fari financajn operaciojn, rektajn aŭ nerektajn, kun institucioj sur la tiel nomata Restriktita Listo pri Kubo. Same, oni forigas la tiel nomatajn bankajn transakciojn U-Turn, kiuj permesis certajn operaciojn inter triaj landoj uzante usonajn bankojn.
Speciala kaj sentema afero tuŝas la kuban privatan sektoron. Usonaj bankoj ne plu rajtos malfermi aŭ teni kontojn por sendependaj kubaj entreprenistoj. Krome, ili devos bloki tiujn fondusojn kaj informi la OFAC pri ili, krom se ekzistas speciala permesilo.
Per la socia reto X, Bruno Rodríguez demandis pri la pravigo de tiuj agoj. Li memorigis, ke kelkajn horojn antaŭe, la usona ŝtatsekretario diris, ke “Kubo jam falis”, kaj nun, li sin demandas, kial do necesas starigi novajn sankciojn. La ministro diris, ke tiuj decidoj celas malhelpi la ekonomiajn ŝanĝojn okazantajn en Kubo, kaj ke ili atakas kaj la publikan kaj la privatan sektorojn.
La enhavo de la reguloj kontraŭdiras, fakte, la ripetan argumenton, ke la usona politiko celas nur la kuban registaron. La limigoj tuŝas usonajn civitanojn — per plia limigo de iliaj vojaĝebloj — kaj rekte frapas kubajn entreprenistojn, bankojn kaj privatajn entreprenojn.
Malgraŭ la politikaj deklaroj, la konkreta rezulto estas pli grandaj malfacilaĵoj por komerci, aliri financajn servojn kaj establi akademajn kaj fakajn ligojn. Temas pri politiko, kiu, anstataŭ ol subteni malfermon aŭ disvolviĝon de la privata sektoro, aldonas novajn obstaklojn al la kuba ekonomio kaj al la kontaktoj inter ambaŭ popoloj.
—
