Hejmo ĈiujNaciaNi devas novigi; ni devas fari aferojn alie por daŭre antaŭeniri

Ni devas novigi; ni devas fari aferojn alie por daŭre antaŭeniri

de Maritza Gutiérrez González

Ni devas novigi; ni devas fari aferojn alie por daŭre antaŭeniri.

Tiel diris la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, Miguel Diaz-Canel dum laborvizito al la okcidenta provinco Pinar del Rio ĉi -semajne.

La Prezidento de la Respubliko vizitis la provincon por taksi la progreson en la efektivigo de la 176 ekonomiaj kaj sociaj transformoj, kiujn la lando nuntempe antaŭenigas.

La gvidanto unue alparolis la “kompleksan situacion”, kiun Kubo alfrontas. Poste li emfazis prioritatojn, kiuj estis la fokuso de la laboro dum la tuta nuna jaro, kaj ankaŭ vastan politikan kaj ideologian movadon — kiu inkluzivas “popolan partoprenon kaj kontroladon” — kaj kiu, sur komunuma nivelo, ligiĝas kun la iniciatoj “Mia kvartalo por la Patrujo” kaj “Komunuma Junulara Reto”.

La kuba prezidento atentigis pri fundamenta prioritato: “Ĉio, kion ni faras rilate al la defendo de la lando — la preparado de la popolo kaj de ĉiuj komponantoj de la teritoria kaj nacia defenda sistemo — konformas al la koncepto de ‘Milito de la Tuta Popolo’.”

Rilate al tiuj transformoj, la prezidento notis, ke la koncepta kadro kaj la necesaj leĝaj dispozicioj estas esence pretaj. Li ankaŭ menciis aron da indikiloj, kiuj ebligos mezuri la progreson de la proponitaj ŝanĝoj.

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content