Hejmo ĈiujNaciaKubo ree denuncis per faktoj la akriĝon de la usona blokado kontraŭ Kubo

Kubo ree denuncis per faktoj la akriĝon de la usona blokado kontraŭ Kubo

de Maritza Gutiérrez González
Kuba ministro Bruno Rodríguez denuncas pliigon de Usona blokado

Havano, (RHK) La ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodríguez denuncis antaŭ  la diplomatia korpuso kaj la gazetaro landa kaj eksterlanda, la damaĝojn  kaŭzitajn de la usona blokado kontraŭ Kubo, kiu pliiĝis je 7,556 miliardoj da dolaroj lastjare.

La kuba ministro prezentis la ĝisdatigitan raporton de marto 2024 ĝis februaro 2025 kaj diris, ke tiu cifero reprezentas 49-procentan kreskon kompare kun la sama antaŭa periodo, dum la suferado de la loĝantaro estas nekalkulebla.

Li  prezentis datumojn por subteni la damaĝon kaj menciis, interalie, 2,57 miliardojn da dolaroj en damaĝoj pro la perdo de kvalifikita personaro pro la pliigita migranta fluo.

Sen la plifortigo de la malamika politiko de Usono, la Malneta Enlanda Produkto (MEP) de Kubo estus 9,2 procentoj, unu el la plej altaj en la mondo.

La historiaj perdoj de la kariba nacio dum pli ol ses jardekoj da blokado estas 170,677 miliardoj da dolaroj laŭ nunaj prezoj, kaj la valoro de oro je 2,103 du bilionoj da dolaroj.

En sia gazetara konferenco, la kuba ministro pri eksterlandaj aferoj ankaŭ aludis al la financa persekutado kaj internacia kunlaboro de Kubo.

Li menciis, ke pro premo de la Blanka Domo, ĉirkaŭ 40 eksterlandaj bankoj rifuzis ĉirkaŭ 140 transkontigojn, samtempe provante senigi Kubon de legitimaj enspezoj, kiel medicina kunlaboro kaj aliaj fontoj.

Rodríguez kondamnis, ke la usona milita deplojo en Karibio, celanta Venezuelon kaj ĝian konstitucian prezidenton, Nicolás Maduro, ankaŭ minacas Kubon kaj la tutan regionon.

La ministro reasertis, ke lia registaro defendas la proklamon de Latinameriko kaj Karibio kiel Zono de Paco kaj alvokis la internacian komunumon mobiliziĝi por internacia juro kaj la principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj por konservi tutmondan stabilecon.

Li ankaŭ alvokis al internacia mobilizado de registaroj, parlamentoj, civila socio, politikaj fortoj kaj popolaj movadoj por haltigi eblan militan agreson kontraŭ Venezuelo.

Fonto: PL

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content