Havano, (RHK) Roberto Morales Ojeda, membro de la Politika Buroo de la Komunista Partio (PCC), ratifis al la venezuela prezidento Nicolás Maduro, ke li povas fidi je Kubo, ĝia popolo, kaj la Revolucio kiel ĉiam fronte al la imperiisma atako.
Post akcepto en la Palaco Miraflores, la sidejo de la registaro, kune kun la delegacio akompananta lin, la kuba partiestro anoncis la komencon de subskribo-kolekta procezo sur la insulo venontsemajne por subteni la Deklaracion de la Kuba Registaro por Defendi la Bolivaran Revolucion.
“Mi fidas, ke la gvidantaro de la Partio, la Ŝtato, la Registaro, kaj precipe la kuba popolo, komencos subskribo-kolektan procezon venontsemajne,” deklaris Morales.
Li asertis, ke subteno al la Deklaracio de la Registaro konsistigas ne nur deklaron de la gvidantaro de la lando, sed ankaŭ de la tuta popolo, por subteni Venezuelon kontraŭ ĉiuj agresoj, kiujn ĝi alfrontas.
La partiestro deklaris, ke post la kompletigo de ĉi tiu procezo, ili sendos la librojn kun ĉiuj subskriboj al la venezuelaj aŭtoritatoj kaj certigis, ke milionoj da kubanoj subtenos la alvokon de la revolucia registaro.
Li notis, ke la alvoko estas etendita ankaŭ al la internacia komunumo, al la landoj de la Bolivara Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko – Popola Komerca Traktato, la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj, kaj ĉiuj indaj popoloj kaj registaroj, kiuj defendas pacon.
Morales esprimis varmajn salutojn al Maduro nome de la gvidanto de la Revolucio, Raúl Castro, kaj la prezidento kaj ĝenerala sekretario de la PCC, Miguel Díaz-Canel.
Fonto: PL