Hejmo ĈiujKulturoMonda Tago de Lumturoj

Monda Tago de Lumturoj

de Maritza Gutiérrez González
Lumturo El Morro

La 7-an de aŭgusto, oni omaĝas unu el la konstruaĵoj situantaj en spektaklaj pejzaĝoj preteratentantaj potencajn oceanojn, kiuj servas kiel gvidilo por ŝipoj nokte kaj en ŝtormaj tagoj. Monda Lumtura Tago estas celebrata por rekoni kaj antaŭenigi ilian gravecon en mara signalado.

Lumturoj havas lumigan sistemon konsistantan el lumĵetilo kaj rotacianta mekanismo, utila por nokta navigado. Ili ĝenerale situas ĉe havenenirejoj, sur insuletoj kaj sur rif-borditaj marbordoj.

La lumturo El Morro en Havano

Unu el la plej gravaj kaj simbolaj fortresoj de nia lando  situantas en la historia urboparto de Havano kaj plenumas gravan rolon en la ĉiutaga vivo de la kuba ĉefurbo.

Temas pri la havana lumturo kies nomo estas El Morro, unika siatipe, situanta  ĉe la havana marbordo kiu laŭlonge de la historio iĝis simbolo de Havano kaj Kubo.Ĉi-25-an de julio ĝi plenumis 180 jarojn.

La havana lumturo tre baldaŭ fariĝos cent sesdektri-jara kaj bele staras kiel gardisto de la urbo. Ĝia lumo havas longdistancan videblecon ĝis 18 naŭtikaj mejloj kun du lumbatoj ĉiun 15an sekundon.

Ĝia alteco estas proksimume 45 metrojn super  la marnivelo kaj por atingi la supron oni devas trairi konko-forman ŝtuparon el 170 ŝtupoj, kiu permesas aliron al tiu ĉi gvatisto kiu eltrovas mirigan panoramon.

La semafora stacio situanta en la lumturo datumas de la jaro 1888 kaj kontrolas la eniron kaj eliron de ŝipoj tra la havana haveno evitante koliziojn kiuj povus estiĝi pro malbona veterkondiĉo aŭ manko de videbleco.

En antikvaj epokoj oni uzis lignon por lumigi ĝin kaj poste estis uzitaj diversaj brulaĵoj ĝis la momento de la centjariĝo kiam oni ekuzis elektron. La kubanoj kaj eksterlandaj vizitantoj ofte alvenas al tiu fortreso de la lumturo por ĝui la eksterordinaran panoramon kiu prezentas la urbon de la alia flanko de la haveno.

Ĝi konsistigas tre popularan centron kie oni povas ankaŭ konatiĝi kun  interesa historio de la insulo kaj eblas spekti ekspoziciojn pri  tiu loko kiu konsistigis unu el la havanaj fortresoj iam protektintaj la urbon kontraŭ la tiamaj oftaj atakoj de piratoj kiuj svarmis en la kariba maro.

Lumturoj kaj teknologioj

En ĉi tiu Monda Lumtura Tago, kaj malgraŭ la fakto ke modernaj teknologioj kiel GPS reduktis dependecon de ĉi tiuj strukturoj, ili restas esencaj por navigado kaj turismo.

Ili reprezentas renkontiĝejon inter naturo kaj inĝenierarto, memorigante nin pri la graveco de sekureco surmare kaj la heredaĵo de tiuj, kiuj velis antaŭ ni. Tiel, lumturoj daŭrigas sian vigladon, lumigante ne nur la vojon de ŝipoj, sed ankaŭ nian kolektivan imagon.

 

 

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content