Havano, (RHK) La altnivela delegacio, estrita de Miguel Díaz-Canel, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, en oficiala turneo tra tri aziaj landoj, atente monitoras la kritikan situacion de la elektroproduktado de la lando survoje hejmen, anoncis hodiaŭ la Prezidanteco.
La ŝtatestro, en X, emfazis, ke la energia temo estis prioritato en la interŝanĝoj dum la ĵus finita vojaĝo, kiu komenciĝis pasintan dimanĉon en Vjetnamio, daŭris en Ĉinio kaj finiĝis en Laoso.
Díaz-Canel deklaris, ke li atente monitoras la “kritikan situacion de elektroproduktado kaj la laŭgradan restarigon de la servo en la orienta regiono”, kiu estis malkonektita dimanĉe nokte pro interrompo de la 220 kV linio Nuevitas-Las Tunas.