Hejmo ĈiujInternaciaAlba-TCP aplaŭdis kaj subtenas Kubon pro alia venko kontaŭ la usona blokado

Alba-TCP aplaŭdis kaj subtenas Kubon pro alia venko kontaŭ la usona blokado

de Maritza Gutiérrez González
ALBA-TCP

La alianco ALBA-TCP hodiaŭ aplaŭdis kaj subtenis Kubon post la voĉdono de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ la kontraŭleĝa kaj krima blokado trudita de Usono, kiu ricevis la subtenon de 165 landoj tutmonde.

La Bolivara Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko – Komerca Traktato de la Popoloj (ALBA-TCP) deklaris en komuniko, ke, denove, la vasta plimulto de la internacia komunumo esprimis la kondamnon de la popolo.

La latinamerika kaj kariba integriĝa bloko priskribis la pozicion de la usona registaro kontraŭ Kubo dum pli ol ses jardekoj kiel troan, supremacistan, malkonvenan kaj imperiisman.

La Alianco deklaris, ke premo de la usona registaro ne kapablis ŝanĝi la superfortan subtenon de la internacia komunumo por la fino de la blokado, nek obskuri la nerefuteblan fakton, ke ĉi tiu ekonomia instrumento “estas neakceptebla armilo de agreso”.

Ĝi emfazis, ke la digna kaj rezistema kuba popolo akceptis la defion fronte al malprospero, konvinkita, ke la vero estas je ilia flanko kaj ke submetiĝi al la krueleco de Vaŝingtono ne estas eblo.

ALBA-TCP asertis, ke ĝi daŭre kondamnos ĉi tiun kontraŭleĝan kaj malmoralan agon kaj postulos, ke la usona registaro tuj finu la kontraŭleĝan ekonomian, komercan kaj financan blokadon truditan al Kubo, kaj forigu Kubon de “la arbitra kaj unupartia listo de landoj, kiuj supozeble subtenas terorismon”.

 

 

 

 

 

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content