Hejmo ĈiujInternaciaAlia maniero genocide mortigi en Gazao

Alia maniero genocide mortigi en Gazao

de Maritza Gutiérrez González
Morto pluas en Gazao

Sufiĉas nur animo por senti la malvarmon legante pri la mortoj de gazaaj infanoj pro malnutrado ĉi-jare: proksimume 109, el kiuj 89 estis sub kvin jaroj. Ĉi tiuj malfortaj kaj malsatantaj infanoj alfrontas morton kaŭzitan de potenco kaj rasismo.

La bildoj ŝokas la mondon, sed multaj preferas ignori ilin. Malgraŭ la raportoj, malnutrado en Gazao plimalboniĝis, kun kolapso de sansistemoj kaj rompitaj promesoj pri paco.

La kreskantaj nutraj bezonoj kaj la obstakloj de Israelo transformis malsaton en militan armilon, misproporcie trafante la plej vundeblajn. UN oficiale deklaris malsaton en Gazao la 22-an de aŭgusto, konfirmante severan krizon de malnutrado.

António Guterres, ĝenerala sekretario de UN taksis la nunan situacion kiel homa katastrofo. La Monda Nutra Programo informis ke la helpoj estas tro malmulta ol la bezonoj. Multaj demandoj estas faritaj pri moraleco lasi aliajn sen manĝoj, emfazante ke nutrado estas baza rajto respektenda.

Fonto: Granma

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content