1
La prezidanto de la Nacia Instituto pri Hidraŭlikaj Rimedoj, Antonio Rodríguez Rodríguez, raportis, ke en la lando ekzistas 3 300 pumpstacioj, el kiuj 834 estas ekipitaj per sunpaneloj, profitigante unu milionon da loĝantoj. Tamen, 87% de la loĝantaro ankoraŭ dependas de la Nacia Elektra Sistemo (SEN).
Oni elektis 480 ŝlosilajn staciojn, kiuj servas la plej grandan nombron da homoj, el kiuj 135 estas protektitaj kaj 73 dependas de generatoroj. Elektraj veturiloj kaj ŝargstacioj ankaŭ estas efektivigataj.
Krome, oni konstruos 29 km da akvoprovizaj tuboj kaj 3 km da sanitaraj tuboj, profitigante 189 000 homojn.
Fonto: Granma
