Hejmo ĈiujNaciaArmea Generalo Raúl Castro Ruz akceptis la Ministron pri Internaj Aferoj de la Rusia Federacio

Armea Generalo Raúl Castro Ruz akceptis la Ministron pri Internaj Aferoj de la Rusia Federacio

de Maritza Gutiérrez González
Armea Generalo Raúl Castro akceptis la Ministron pri Internaj Aferoj de Rusio

Armea Generalo Raúl Castro Ruz akceptis  la Ministron pri Internaj Aferoj de la Rusia Federacio Generalo de la Polico Vladimir Alexandrovich Kolokoltsev

Dum la renkontiĝo, ili diskutis la bonegajn duflankajn rilatojn inter la Rusia Federacio kaj la Respubliko Kubo kaj ilian daŭran engaĝiĝon fortigi ilin. En ĉi tiu kunteksto, la Armea Generalo transdonis siajn plej varmajn salutojn al la Prezidanto Vladimir Putin.

Krom la eminenta vizitanto, ĉeestis Viktor Koronelli, la rusa ambasadoro en Kubo, kaj aliaj membroj de lia delegacio. Reprezentis Kubon la membro de la Politika Buroo kaj Ministro pri Internaj Aferoj, Armekorpusa Generalo Lázaro Alberto Álvarez Casas, kaj aliaj altrangaj oficistoj de tiu instanco.

La vizito de la rusa Ministro pri Internaj Aferoj plifortigas la kunlaboron inter la du landoj rilate al sekureco kaj publika ordo, kaj enkadrigas la historiajn rilatojn inter Kubo kaj Rusio.

 

 

 

 

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content