Hejmo ĈiujNaciaĈinio subtenas Kubon kaj instigas Usono ĉesigi blokadon kontraŭ la Insulo

Ĉinio subtenas Kubon kaj instigas Usono ĉesigi blokadon kontraŭ la Insulo

de Maritza Gutiérrez González
La proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Mao Ning, instigis Usonon tuj ĉesigi sian premon

La proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Mao Ning,  instigis Usonon tuj ĉesigi sian premon, blokadon kaj sankciojn kontraŭ Kubo, en renovigita alvoko respekti la suverenecon de la insulo.

Dum gazetara konferenco, la proparolanto deklaris:

“Ĉinio instigas Usonon tuj ĉesigi la blokadon kaj sankciojn kontraŭ Kubo, same kiel ĉian formon de devigo aŭ premo. Ni daŭre helpos Kubon laŭeble kaj laŭ nia propra maniero.”

Ŝi emfazis, ke ŝia lando firme subtenas Kubon “en la protektado de ĝia suvereneco kaj sekureco kaj kontraŭas eksteran interferon.”

La azia giganto plurfoje postulis, ke Vaŝingtono ĉesigu la blokadon kontraŭ la insulo kaj ĉesu ĉiajn formojn de devigo.

Kiel konkreta pruvo de subteno, pasintan sabaton, la ĉina ambasadoro en Kubo, Hua Xin, anoncis la alvenon de humanitara sendaĵo de 15 600 tunoj da rizo donacita de la ĉina registaro.

Fonto: Cubadebate

 

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content