Hejmo ĈiujInternaciaDe intelekta repatriigo al tutmonda altirado: turniĝo en talentula politiko de Ĉinio

De intelekta repatriigo al tutmonda altirado: turniĝo en talentula politiko de Ĉinio

de Maritza Gutiérrez González
Talentula politiko de Ĉinio

De:Bui Hai Mung

Dum pluraj jardekoj, Usono tenas preskaŭ neanstataŭigeblan centran rolon en la tutmonda fluado de talentuloj, precipe en altteknologiaj sciencaj kampoj. Tamen en la lastaj jaroj, la plifortigo de vizaj limigoj, la kreskanta akademia kontrolo kaj la politikigo de scienca kunlaboro en Usono signife ŝanĝas la esplormedion iam konsideritan malferma kaj stabila. En ĉi tiu kunteksto, Ĉinio ekaperas kiel nova magneto — ne nur danke al sia vasta investo en scienco kaj teknologio, sed ankaŭ pro klara alĝustigo de sia talentula politiko. Anstataŭ ekskluzive fokusiĝi al la “intelekta repatriigo” — tio estas, altiri eksterlandajn talentulojn de ĉina deveno el aliaj landoj — Ĉinio iom post iom transiras al modelo de “tutmonda altirado”, celanta venigi internaciajn talentulojn. Tio reflektas la celon konstrui novigan kapablon kaj paŝon post paŝo redifini la tutmondan pejzaĝon de sciofluo.

La fazo de “intelekta repatriigo”: Fundamento de talentul-strategio

De la 1990-aj jaroj ĝis la fruaj 2010-aj jaroj, la ĉefa prioritato de la ĉina talentula politiko estis altiri sciencistojn, inĝenierojn kaj akademiulojn de ĉina deveno, kiuj estis edukitaj kaj laborantaj en evoluintaj landoj. Grava mejloŝtono estis la lanĉo de la Programo de Mil Talentuloj en 2008 — la unua nacia, sisteme organizita programo por altiri transmarajn talentulojn. Kun superaj instigaj pakaĵoj rilate al financo, esplorkondiĉoj kaj akademia pozicio, tiu ĉi programo rapide ekigis la plej grandan ondon de “repatriigo” de talentuloj ekde la pordmalfermo.

Raporto de la Usona Senato en 2019 taksis, ke la programo altiris ĉirkaŭ 7 000 altnivelajn teknologiajn esploristojn al Ĉinio. Partoprenantoj ricevis multajn esceptajn avantaĝojn: Grandajn kontantajn subvenciojn je ĉirkaŭ 1-2 milionoj da juanoj (150 000-300 000 usonaj dolaroj), apartajn esplorsubvenciojn je 1-3 milionoj da juanoj (150 000-450 000 usonaj dolaroj), senpagan loĝadon aŭ loĝsubvenciojn ĝis 1.5 milionoj da juanoj (225 000 usonaj dolaroj), urbajn loĝantar-registrajn rajtojn en alt-nivelaj urboj, nacian san-asekuron, kaj la rajton fondi sendependajn esplorgrupojn kaj partopreni gravajn naciajn sciencajn projektojn. Samtempe, multaj lokaj registaroj disponigis kromajn monatajn subvenciojn por vivkostoj kaj edukado de infanoj.

Tamen la modelo de “intelekta repatriigo” ankaŭ montris siajn limojn. Tro forta koncentriĝo al talentuloj de ĉina deveno reduktis la diversecon de pensmanieroj kaj akademiaj kulturoj en la enlanda scienca sistemo. En kunteksto de ĉiam pli intensa tutmonda talentkonkurenco, strategio ĉefe bazita sur “revenigo” fariĝis iom post iom maldaŭrigebla. Paralele, programo kiel la Programo de Dek Mil Talentuloj (2012) estis efektivigitaj por kultivi enlandajn talentulojn, montrante, ke Ĉinio frue konsciis pri la bezono ekvilibrigi internajn kaj “eksterajn” homrimedojn.

Pliajn detalojn vi trovos en la suba retadreso:

http://espero.chinareports.org.cn/2026-01/08/content_118270984.htm

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content